retour

Templo de eterna muziko

Jen ni estas sojle de sanktejo kie vibras memnaskaj agordoj de eterna muziko. Nenio antaŭskribita : ĉiumomente alvenas sonoj kiuj plenigas la templon, kolektataj per kvar sonkaptiloj. Senhoma verka ludado estas l' eco de katarsa muziko, kiu celas senindividuecon kaj transcendecon.

Katarsa movado.

Trafe la neceso — aŭ tento — al transcendeco rekondukis, ekde jardekoj, iujn artistojn al antikveca koncepto de Τέχνη Καθαρτική, t.e. la arto katarsa, arto de « la pura kreado ». Laŭ tiu doktrino, la Opus magnum estas nature memnaska. La superega ekzemplo estas la redakto de sanktaj aŭ enspiritaj libroj. Temis do estigi plibonajn kondiĉojn ebligantaj la elsprimon de la Tute-Aliulo. Estas la serĉa celo de artistoj — sed estas vere artistoj ? — kiel David Ellis kaj lia fama Profator, La Monte Young, Alzon, Manuna Orti...

Jen la du fundamentaj principoj de katarsa verko :

  1. senhoma verka kreado kaj ludado,
  2. maldumtempeco, aŭ eterneco, de la verko.

Tio kaŭzis la konstruon de hazardkreaj generatoroj, aŭ maŝinoj kun pluraj nesinkroniĝaj movoj, aŭ uzon de decimaloj de tiel transcendaj nombroj, kiel e aŭ π, tam ŝatataj en la katarsa movado.

Tiuepoke deklaris La Monte Young : « By 1962, I had formulated the concept of a Dream House in which a work would be played continuously and ultimately exist in time as a living organism with a life and tradition of its own. [...] In august 1963, Marian Zazeela and I moved in to a loft on Church Street in New York, which became our first model Dream House... »

Oni memoras la tiaman konversadon inter Manuna Orti kaj ni pri tio temo : « Viaparte, kiel kaj kiam ĉio komencis? — Post tri jaroj kiam Alzon malaperis, mi plidaŭrigis la esploradon de Lepso jam komencitan kun li, serĉanta katarsajn sanktejojn. Tiu insulo privilegie estas tute nekonata de l' mondo kaj loĝigas katarsajn sanktejojn de post Antikvaj tempoj. Mi sukcesis malkaŝi dekon da tiuj. Kaj ne estas ja finita! La insulo certe devas loĝigi aliajn... Sed kiom? Kredeblege pluraj restas nekonataj, probable kaŝitaj en malfacile atingeblaj partoj de l' insulo. Iam fortunega mi estis: elirinta maldikan padon, ekeniranta la koron de l' montaroj, mi tiam malkovris lagon sekretan kaj, ĵus borde, etan slabatejan. Ne longe, vegetale plene subkovritan, mi distingas, kaj poste malobstrukcas, diskretan eniron, grifele markata de eroditaj grekaj leteroj en volboŝlosilo: βεια. Oni divenas mian emocion. Mi ekeniras la sanktejon, mi aŭskultas... De speciala sonteksaĵo resonas la roka loko, kvazaŭ... ja vive! Eniri tian vibron estas emocia, supernatura sperto. Kiuj tiel ŝancegaj estas kiel mi, tiuj scias ke tielaj lokoj enigmegaj estas. De kie devenas tiuj misteraj vibroj ? Ĉu la mura ŝtono enhavas sekreton? Paperaj folioj fine sabloŝutitaj kaj pozitaj sur la planka roko, kuvriĝas de samcentraj cirkloj laŭfigure de lokaj vibroj. La sperto mirigas. Estis facile por mi enmeti tie diskretajn sonkaptilojn. La sonkaptadoj permesis al mi analizi tembrojn kaj sonteksojn de ĉiu sanktejo. Sed kiel analizi la mensan efekton? [...] Eniranta la sanktejon, mi en mensa vakueco kaj ricevemeco plene mergis. Mi sensis miksigata en malsimpla sona medio, kiu mirige aperis ritme riĉa, kun neatenditaj harmonaj kombinaĵoj, kaj nature senreferenca. Mi tiel sentis tiun konscian nivelon, kiel plena esteco kaj arteco[...] Kiel atingi tiun Altegan Arton? [...] Mi longe fidis hazardkreajn maŝinojn, sed, eĉ perfektigitaj, hazardogeneratoroj, elprogramitaj de homa racio, tamen analizeblis... »

Harmonaj esplorantoj, ek de tiu tempo, malkovris en Lepso sulo aliajn sanktejojn, disvolvitajn en la insulo. Iam, post vojeta kurbiĝo, aperetas iu, en sovaĝa kamuflo vegetala. Per sonkaptiloj, de nun, akceso al iuj katarsaj sonaj spacoj estas malfermito. Eniru per la jenaj pordoj:



Sanktejo αβγ

Sanktejo αβε

Sanktejo αβζ

Sanktejo αγδ

Sanktejo αγε

Sanktejo αγζ

Sanktejo βγε

Sanktejo βεζ

Sanktejo βεια

Sanktejo βζια

Sona analizo de la katarsaj sanktejoj en Lepso insulo